×

[PR]この広告は3ヶ月以上更新がないため表示されています。
ホームページを更新後24時間以内に表示されなくなります。

NAISMO


Naismo estas ideo de uzantoj prepozicion (rolvorteton) "na", unu el reformismoj. Rolvorteto "na" estas  neologisma rolvorteto de Esperanto. Pri la eksperimenta rolvorteto "na", mi priskribos kaj studos ĉi tie. rolvorteto "na" estas uzata antaŭ la neesperantigebla substantivo ĉefe, anstataŭ uzi trude finaĵon "-n" por neesperantigebla substantivo. Oni ne uzas rolvorteton "na" anstataŭ aliaj rolvortetoj. Kaj ĝi havas la saman signifon kiel la akuzativa finaĵo "-n". Kaj se "n-o" signifas akuzativon, "n-a" signifas a-vorton "akuzativa". Do "na libro" signifas frazon "akuzativan libro"(=libron).

En lingala lingvo, "na" estas  rolvorteto kiu funkcias antaŭ nerekta objekto ktp. (fonto; Le lingala)

1: ĉe propraj nomoj kaj ĝenerale neesperantigeblaj vortoj

1,1) Mi batis TANAKA.
:Mi batis sinjoron TANAKA.

TANAKA estas Japana familinomo. Frazo 1,1) estas klara esprimado. Oni ne bezonas uzi rolvorteton "na".

1,21) SUZUKI batis TANAKA.
:SUZUKI batis sinjoron TANAKA. /TANAKA batis sinjoron SUZUKI. /SUZUKI interbatis kun TANAKA.
1,22) SUZUKI batis na TANAKA.
:SUZUKI batis sinjoron TANAKA
1,23) SUZUKI batis je TANAKA.
:?

SUZUKI estas Japana familinomo. Frazo 1,21) estas malklara esprimado. Sed frazo 1,22), kiu uzas rolvorteton "na", estas klara esprimado. Nu, ĉar "bati" estas du-liga verbo, oni devas uzi akuzativan rolmontrilon "-n" kaj oni ne povas uzi rolvorteton. Do oni ne povas uzi rolvorteton "je" kiel frazo 1,23). Rolvorteto "na" estas rolvorteto, sed ĝi funkcias kiel finaĵo "-n". "Na" estas ne nur rolvorteto sed rolmontrilo eble.

2: ĉe substantivaj konstruoj

2,1)Bato de SUZUKI.
:Bato fare de SUZUKI /Bato kiu SUZUKI estis batita.
2,2)Bato TANAKA.
:Bato kiu TANAKA estis batita /Bato nomita kiel TANAKA.
2,3)Bato je TANAKA.
:Bato kiu TANAKA estis batita.
2,4)Bato na TANAKA.
:Bato kiu TANAKA estis batita.

Frazo 2,1) kaj frazo 2,2) estas malklaraj esprimadoj. Uzi rolvorteton "na" igis frazojn klara kiel frazo 2,4). Sed en ĉi tiu ekzemplo, oni povas uzi ankaŭ rolvorteto "je" kiel frazo 2,3).

3: ĉe nekompletaj substantivaj frazoj kiel ekz. ambaŭ aŭ unu

3,1)Li havas glavon kaj glavingon. Mi volas ambaŭ.
3,2)Li havas glavon kaj glavingon. Mi volas na ambaŭ.

Ambaŭ frazoj estas klaraj esprimadoj. Uzi rolvorteton "na" estas nenecesa.

4: ĉe komplikaj substantivaj konstruoj por esprimi duoblan akuzativon

4,1) Mi finis ĉiujn provojn batantajn rokojn.
4,2) Mi finis na ĉiuj provoj batantaj rokojn.
4,3) Mi finis ĉiujn provojn, kiuj batas rokojn.

Frazo 4,2) estas pli klara esprimado ol frazo 4,1). Sed ordinare oni uzas rilatan vorton "kiuj" kiel frazo 4,3).

5: ĉe aliaj rolvortetoj kaj "Kiel-"

5,11)SUZUKI batis TANAKA kiel TAKEDA.
:?
5,12) SUZUKI batis na TANAKA kiel TAKEDA.
:SUZUKI batis sinjoron TANAKA kiel TAKEDA  batis iun.
5,13) SUZUKI batis na TANAKA na-kiel TAKEDA.
:SUZUKI batis sinjoron TANAKA kiel sinjoron TAKEDA.
5,21) Insekto eniris en TANAKA.
:Insekto eniris en iun visceron en TANAKA /Insekto enbuŝiĝis en sinjoron TANAKA.
5,22) Insekto eniris na-en TANAKA.
:Insekto enbuŝiĝis en sinjoron TANAKA.

Se rolvorteto "na" signifas ankaŭ a-vorton "akuzativa", "na-kiel" signifas e-vorton "akuzativa kiel-". En "na-kiel", "na" iĝas akuzativa prefikso. Frazo 5,11) havas 4 signifojn kaj estas malklara esprimado. Sed uzi akuzativan prefikson "na" en frazo 5,11) igas ĉi tiu fraozon klara esprimado kiel frazo 5,12) kaj frazo 5,13). En frazo 5,21) havas 2 signifojn, sed se "na" estas uzebla, frazo 5,21) haviĝos nur 1signifon. Ĉar oni povas distigi signifon "en TANAKA" de signifo "naen TANAKA" per prepozicio "na"

Mi ŝatas eksperimentan rolvorteton "na" de kelkaj flakoj. Sed mi pensas ke rolvorteto "na" devas uziĝi ne nur antaŭ la neesperantigebla substantivo, sed ankaŭ antaŭ aliaj rolvortetoj kaj "kiel". Kompreneble, mi ne volas uzi rolvorteton "na" tie, kie tio ne necesas. Mi volas uzi finaĵon "-n" por akuzativa o-vorto.  Ĉu reformismo estas malbona? Ĉu La Fundamento de Esperanto estas justa? Ĉu lingvo devas evoluiĝi  nature? Mi pensas ke ja uzi vortojn kiel "antropologio","egoismo" kaj "oftalmologo" estas pli malbona ol uzi reformismaj vortojn. Fortaĵo de Esperanto estas tio kiu ĝi ne havas tradicion aŭ ne levas tradicion supren. Nacilingvoj havas tradicion kaj kulturon, pro tio ili ne rajtas iĝi internaciaj helplingvoj. Kaj nacilingvo devas evoluiĝi nature. Sed Esperanto estas malsama al nacilingvoj. Esperanto ne devas havi tradicion kaj devas evoluiĝi arte. Se esperanto ne estos sukcesa, la kialo estas penso kiu oni pensas Esperanto estas sama lingvo kiel nacilingvoj. Se Esperanto iĝos plifacila per nur ŝanĝeto, oni devas ricevi la reformon. Ĉar Esperanto ne estas nacilingvo kiu vekas naciecon.

*Mi  ŝatas rolvorteton "na" kaj sufikson "-iĉ-", sed ne ŝatas pronomon "ri".

Barkituro

Gramatika vortaro

substantivo: o-vorto. Sed neesperantigebla substantivo ne estas o-vorto
adjektivo: a-vorto
advervo: e-vorto
vervo: i-vorto
prepozicio: rolvorteto
kaz-finaĵo: rolmontrilo
rilativo: rilata vorto

Fonto

Na (prepozicio) en Vikipedio
La eksperimenta prepozicio "na"
Post Ido kaj iĉo furoras naismo
Naismo en Haveno Mediteranea
Naismo en Skribitaj pensoj

Revenu
エスペラントEsperanto