×

[PR]この広告は3ヶ月以上更新がないため表示されています。
ホームページを更新後24時間以内に表示されなくなります。

Noveletoj de Nagato Juki


Sentitolo 1

Skribinto: Nagato Juki (Tanigaŭa Nagaru)
Tradukinto: Barkituro

Antaŭ ×××× mi renkontis kun knabino kiu diras «Mi estas fantomo.». Mi demandis ŝian nomon. Kaj ŝi respondis «Mi ne havas nomon», kaj «Ĉar mi ne havas nomon, mi estas fantomo. Ankaŭ vi estas sama, ĉu ne? » Ŝi diris tion kaj ridis.

Tio estis prava. Ankaŭ mi estis fantomo. Se ekzistaĵo kiu povas interparoli kun fantomo estas, la ekzistaĵo estas fantomo, kiel mi nun.
«Nu, ni iru »
Ĉar ŝi diris, ankaŭ mi postiris ŝin. Ŝi paŝis per facilaj paŝoj, kiel vivanto. Mi demandis, kien ni iros, kaj ŝi ĉesis paŝi kaj retrorigardis al mi.
«Ni povas iri ien ajn, Kien vi volas iri?»
Mi enpensiĝis momenton. Kien mi volis iri? Kie estas ĉi tie? Kial mi estas ĉi tie?
Mi estis staradanta, kaj mi nur rigardis mallumajn okulojn de la knabino.
«Al ×××× vi volas iri, ĉu ne?»
Ŝi respondis sia meme. Kiam mi aŭdis la vorton, mi finfine konis mian rolon. Jes, mi volas iri tien. Kial mi forgesas tian, necesan aferon; signifon kiu mi vivas kaj ekzistas.
Mi devis ne forgesi tion.
«Nu, vi jam rememoris, ĉu ne?»
La knabino ridetis ĝoje. Mi kapjesis kaj dankis ŝin.
«Adiaŭ.»
Ŝi malaperis kaj mi restis. Mi pensis ke ŝi revenis ŝin lokon kiel mi volas reveni mian lokon.
De la ĉielo blankaj aĵoj falis. Multaj, malgrandaj, malstabilaj kaj akvaj kristaloj. Ili falis terosurfacon kaj malaperis tie.
Tio estis unu miraklo el ordinaraj mirakloj en spactempo. En ĉi mondo mirakloj estas ordianaj. Lomgtempe mi staradis. La fluo de tempo ne havis signifon.
Mirakloj kiel kotonoj daŭris fali unuj post aliaj.
Mi igos ĝin mia nomo.
Mi pensis tion. Ĉar mi pensis tion, mi fariĝis ne fantomo.

Sentitolo 2

Skribinto: Nagato Juki (Tanigaŭa Nagaru)

Tradukinto: Barkituro

 

Ĝis siatempo mi ne estis sole. Multaj “mi” estis. Ankaŭ mi estis inter la amaso. La kamaradoj kiu kunestis kun mi kiel glacio, baldaŭ etendiĝis kiel akvo kaj finfine vaporiĝis kiel vaporo.

Unu partiklo de vaporo estis mi.

Mi povis iri ĉien. Mi iris diversajn lokojn kaj rigardis diversajn aĵon. Sed mi lernis. Nur rigardi, Nur tio estis mia permesata funkcio.

Longatempe mi faris tion. Tempo estas sensignifa. En malvera mondo ĉiuj fenomenoj ne havas signifon. Sed mi baldaŭ eltrovis signifon. Pruvo de ekzistaĵo.

Materio altiras materion. Tio estas prava. Ĉar ĝi havas formon, mi estis altirita de ĝi.

Lumo, mallumo, kontraŭdiro kaj komuna saĝo. Mi renkontis kun ili kaj koitis kun ili. Mi ne havas la funkcion. Sed tio eble estis bona.

Se mi estis permesita, mi faras tion.

Mi estas daŭras atendi. Ĉu al mi miraklo falos?

Vere malgranda miraklo.


Sentitolo 3

Skribinto: Nagato Juki (Tanigaŭa Nagaru)

Tradukinto: Barkituro

 

En la ĉambro nigra ĉerko estis metita. Nenio estis krom ĝi. Sur la ĉerko kiu estis meze de la malluma ĉambro unu viro sidis.

«Bonan tagon.»

Li diris tion al mi. Kaj li ridis.

Bonan tagon.

Ankaŭ mi diris. Mi ne konis mian vizaĝesprimon.

Mi staradis, kaj post la viro blanka ŝtofo falis. En mallumo, la ŝtofo estis ĉirkaŭita de lumeto.

«Mi malfruiĝi.»

Blanka ŝtofo diris. Ĝi estis homo portanta blankan grandan ŝtofon. Ronda formo konformanta al okuloj estis eltranĉita el la ŝtofo, nigra pupiloj rigardis min.

Homo en la ŝtofo estis kiel knabino. Mi komprenis tion por ŝia voĉo.

La viro ridis basa voĉe.

«Prezentaĵo ne komencis jam.»

La viro ne moviĝas sur la ĉerko.

«Tempo estas jam.»
Prezentaĵo
Mi volis re
memori. Kiu mi publikigos ĉi-tie? Mi estis senpacienca.  Mi ne povis rememori.

«Tempo estas.»

La viro diris. Li ridetis al mi. La blanka fantomo dancis gaje.

«Ni atendu ĝis vi rememoros.»

La knabino diris. Mi rigardis la nigran ĉerkon. Nur unu celon mi memoras.

Mia loko estis en la ĉerko

Mi eliris el ĝi, kaj mi revenis por reiri en ĝin. Sur la ĉerko la viro sidas.

Ĉar li ne foriras, mi ne povas reiri en ĝin.

Sed mi havas nenion kio mi publikigas. Ĉar mi ne havas kvalifikon por partopreni prezentaĵon.

Mi komencis kanti basa voĉe. Li kantis kiel li akordis dancon de blanka ŝtofo.

Ĉar li ne foriras, mi ne povas reiri en ĝin.



[Referenco]
Tanigaŭa Nagaru, La Indigno de Suzumija Haruhi, Tokio, 2006.
* これは谷川流著、『涼 宮ハルヒの憤慨』、角川 書店、2006。の一部をエスペラント訳したものです。
"Suzumiya Haruhi no Yuutsu" en Vikipedio
Revenu

戻る