×

[PR]この広告は3ヶ月以上更新がないため表示されています。
ホームページを更新後24時間以内に表示されなくなります。

Mi iĝos Vi

Mi vekiĝis. Apud mi nekonata knabino ial kusiĝis sur granda lito. Ŝi dormis kviete kiel kateto mia maldekstre. Ŝia hararo estas longa, nigra kaj glacea. Ŝia haŭto estas laktoblanka kaj malseka. Mi pensas, ke ŝi estas simbola knabino. La ĉambro estis pala simile al tagiĝo. Trans knabino ia monstro kusiĝis. Ĝi estis granda verda monstro, kaj ĝi rigardis min post knabino. Sed mi ĝentile enbrakigis ŝin per ambaŭ brakoj. Ŝia svelta korpo estis varmeta por mi. Mi estis tre agrabla. La verda monstro malaperis dum mi ne rimarkis.

Mi vekiĝis. La knabino en mia sonĝo kusiĝas sur mia lito. Ŝi vekiĝis kaj ridetis, kaj diris.
«Mi fine rekontis vin.»
Mi ne povis kompreni ŝian parolon.
«Ĉu min? Kiu estas vi?»
Ŝi respondis.
«Mi estas via amanto.»
Mi dubis siajn proprajn orelojn.
«Mia amanto… Kial vi kusiĝas sur mia lito?»
Ŝi respondis detale.

«Korpoj disigas homojn. Eĉ se iu volas unuiĝi kun iu, Ŝi ne povas unuiĝi kun li. Ŝi povas nur kuniĝi kun li. Sed la Tero eniris en fotonan zonon ĵus. En fotona zono homo ne povas konservi sian korpon kaj homaro iĝas penso-objekton. Komence homaro liberiĝos de korpaj muroj kiu disigas homojn. Ĉiu homo trempiĝos en la maro de homara volo, ĉiu homo povos unuiĝi kun iu. Kiam homara ŝanĝo al penso-objekto komencos, mi volas unuiĝi kun vi unue. Pro tio mi kusiĝas ĉi-tie.»
Mi demandis.
«Kiam tio komencos?»
Ŝi respondis febre.

«Baldaŭ. Baldaŭ Mi iĝos Vi.»
Barkituro
Revenu

戻る