×

[PR]この広告は3ヶ月以上更新がないため表示されています。
ホームページを更新後24時間以内に表示されなくなります。

Japana jaŝiro

  Jaŝiro estas japana ŝintoisma sanktejo. Ŝintoismo aŭ Ŝinto estas japan indiĝena politeismo. En la japana lingvo, jaŝiro estas skribita kiel 社 [jaŝiro] aŭ 神社 [ĵinĵa, kamia jaŝiro]. Do jaŝiro estas loko, en kiu kamioj estas. Kamio signifas japanan politeisman dion. Legendo diras ke japanaj ŝintoismo havas 8,000,000 kamiojn, alivorte jaojorozu-no-kamigami (jao=800, jorozu=10,000, kamigami=kamioj, en la malnova japana lingvo.). Sed fakte 8,000,000 kamioj ne estas, tiu vorto signifas nur multajn kamiojn.  Japana mito estas priskribita en Koĵiki (『古事記』), Nihonŝoki (『日本書紀』) kaj Fudoki (『風土記』). En ĉi-tiu paĝo mi priskribos pri japanaj jaŝiroj, kaj mi pensos pri japana kredo al kamioj kaj religia ceremonio. Kaj mi intencas ke ni povos kompreni komunecon de ĉiuj religioj en la mondo.

Ŝintoisma vortaro
ĉiela kamio :amacukami (天津神). Ili estas japanaj kamioj kiuj malsupreniris de Taka'amahara aŭ estas en Taka'amahara. Oni priskribas ĉielajn kamiojn kiel regantoj en Japana mito. Mito diras, ke ili estas prapatroj de la japana imperiestra familio. Ekzemple Amacuhikohikohononinigi
diigi
: igi iun kamio. apoteozi
jaŝiro :japana ŝintoisma sanktejo. Ĝi havas templon, torijon, necesejon ktp.
jaŝiro Haĉiman : la jaŝiro kiu diigas la imperiestron Ouĵin (応神天皇). La ĉefa jaŝiro Haĉiman lokiĝas en la urbo Usa, la gubernio Ooita.
jaŝiro Inari : la jaŝiro kiu diigas Ukanomitama/ Uganomitama kaj aliajn grenajn kamiojn. La ĉefa jaŝiro Inari lokiĝas en la urbo Fuŝimi, la gubernio Kioto. Kamia sendito estas vulpo.
kamio :japana politeisma dio. Kamio plagas popolon.
landa kamio :kunicukami (国津神). Ili estas japanj indiĝenaj kamioj. Oni priskribas landajn kamiojn kiel regatoj en Japana mito. Ekzemple Ookuninuŝi, Kotoŝironuŝi kaj Takeminakata.
sinteza jaŝiro :souĵa (総社) la jaŝiro kiu kunvenigas kamiojn en lando en malnova Japanio.
torijo :konstriaĵo en enirejo de jaŝiro. pordego.

Maniero viziti jaŝiron
Se vi vizitos japanan jaŝiron...

1 Antaŭ pasi tra torijo, oni riverencas facile.
鳥居
Torijo

2 En necesejo de jaŝiro, oni lavas al sia maldekstra mano kaj dekstra mano per ĉerpilo. Poste oni lokas akvon sur maldekstra manplato kaj lavas al sia buŝo per la akvo sur maldekstra manplato.
手水舎
Necesejo (Ne trinku  akvon.)

3 Oni iris al templo (kamia domo).
4 Antaŭ templo oni riverencas kaj oni oferas monon al kvestokesto.
5 Tie oni kapkliniĝas du foje kaj klakas per la manoj du foje kaj metas manplatojn kaj preĝas. Poste oni retiriĝas.


Jaŝiroj en diversaj regionoj
日本地図

Jaŝiroj en Kanto 関東[Kantou]. Kanto estis orienta landlima regiono en la antikva tempo. Tiam japana centro estas en Kioto kaj Nara. Ĉar Kioto kaj Nara estis japana centro geografie kaj politike. En Kanto multaj samurajoj agis aktive. En la 10-a jarcento la samurajestro TAIRA no Masakado revolciis kontraŭ japana imperiestro. Kaj la samuraja registaro, la ŝoguna registaro Kamakura komencis en ĉirkaŭ p.K 1192 en Kanto. Post ke la ŝoguna registaro Edo komencis en p.K.1603, japana centro estas en Kanto geografie kaj politike. Nunatempe japana ĉefurbo estas Tokio en Kanto.



Ligiloj pri jaŝiro
神社本庁 Ĵinĵahonĉou : La asocio de ŝintoisma sanktejo
神社と神道 Ĵinĵatoŝinto :Jaŝiro kaj ŝintoismo
神社新報社
Ĵinĵaŝimpouŝa: Jaŝira gazeto
玄松子の記憶 Genŝoŝinokioku :Priskribo pri vojaĝo viziti jaŝirojn
神奈備にようこそ Kannabinijoukoso :Bonvenon al Kannabi. Kannabi estas monto kaj arbaro, al kiuj kamioj malspeniras. 
Biblioteko de UE
Barkituro
空想エスペラント Esperanto