×

[PR]この広告は3ヶ月以上更新がないため表示されています。
ホームページを更新後24時間以内に表示されなくなります。

人類人主義に関する宣言


Antaŭparolo

La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon. Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata "interna ideo de la esperanto" - tio tamen estas eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon, kiuj nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin - la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure personan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime. Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.
Ne por la celo de propagando, mi publikigas nun mian kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando kaj por ke personoj, kiuj havas la samajn principarojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.

Varsovio, Majo 1913.
L. L. Zamenhof

Deklaracio pri Homaranismo

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la skvantaj principoj:

I. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

II.
Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III.
Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistas nur rajto de pugno kaj glavo.

IV.
Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova lando, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en interparolado kun miaj sampricipanoj nomi tiujn landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vortoj "regno", "provinco" k.t.p.

V.
Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiu parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ ke almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.

VI.
Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkultimiĝos starigi la nomon "homo" pli alte ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto "popolo" ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filoj de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

VII.
Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fiks-hejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto "lando" la vortoj "patrolando" kaj "hejmolando" estas tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputonjn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn "patruja regno", "patruja regiono", "patruja urbo", "hejma regno", "hejma regiono", "hejma urbo".

VIII.
Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj.

IX.
Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimaedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi - gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj - nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturo neŭtrale-homa.

X.
Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj "homaranaj", kiuj konsistas en jeno:
a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materiala kaj morala, mi povas nomi per la nomo "Dio" aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principoj de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.
c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas - se la leĝoj de mia lando tion permesas - malkaŝe kaj oficiale nomi min "liberkreda", ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam - por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton "liberkreda", por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.

L. L. Zamenhof 1913



序言

 ここに提唱された宣言は私の政治・宗教の信条を提示するものである。というのは私はエスペラントの作者として知られているので、そのような多くの人が人 類人主義をエスペラント、もしくはエスペラントの内在思想interna ideo de la esperantoと同じものと考えるかもしれないからだ。けれども、これは誤ちである。エスペラントの本質は完全な中立性にあり、エスペラント主義の思 想は曖昧な友愛の感覚や希望だけを提示するものである。中立的な言語の基盤の上での出会いが自然にそれらを生み、全てのエスペランティストがそれについて 望むがままに注解するだけでなく、普通にそれらを受け入れるか、受け入れないかを選ぶ完全な権利を持っている。人類人主義は特殊で、定義された政治・宗教 の綱領であり、それは純粋に個人的な私の信条を提示している。他のエスペランティストには関係のないことだ。

 私は予見する。エスペラントの敵は私の人類人主義についての宣言をエスペラントに対する武器として使うであろう。そして純粋に個人的な私の信条を、彼ら は全てのエスペランティストの強制的な信条として世界に提示するであろう。それが原因で私は長い間、私の信条を全く公表しないか、匿名で公表する心積もり だった。しかし私はそんな心積もりを捨て去った、というのはそんな心積もりは許されざる臆病さだということに気付いたからだ。しかし私の個人的な政治・宗 教の確信との連帯の疑惑から、エスペランティストたちを完全に自由にするために、私は第八回世界大会の期間中に、エスペラントに関する私の全ての公的な立 場を公然と捨てたのである。

 宣伝の目的ではなく、今こそ私は私の信条を公表する。私は単に友人達に私の信条を知ることを要求する、というのは私のあれこれの政治・宗教の課題につい ての私の観点を不思議に思わないようにするためと、私と同じ信条を持つ人々に私たちが同じ信条を持っていることを分からせるためである。

ワルシャワ、1913年5月、L. L. ザメンホフ。

「人類人主義(ホマラニスモ)に関する宣言」

私は人類人である。それは、私が一生にわたって私を次の方針によって導くということを意味している。

1、私は人間である、そして全人類を私は一つの家族と見なしている。互いに敵対する多様な民族や民族宗教の共同体による人類の分断を、遅かれ早かれ消滅し なければならず、その消滅をできるかぎり加速させなければならない最大の不幸のうちの一つと見なす。

2、私は全ての人間は人間でしかないと理解し、そして私は個人の価値と行為によって全ての人間の価値を決める。人が、私とは別の民族に、別の言語に、別の 社 会階層に属しているという理由による彼への虐待や圧迫を、私は野蛮だと見なす。

3、私は全ての国土があれやこれやの民族ではなく、純粋に平等にその全住民、彼らが持っている言語や宗教、もしくは社会的な役割にさえ由来しない全住民に 所属していると認識している。あれやこれやの民族や宗教の利害関係を国土の利害関係と同一視したり、他の民族の上に立つ一つの民族が国土を支配することや その祖国でのその他の民族の最も基本的で自然な権利を否認することを許したりする歴史的権利の口実を、拳と剣の権利だけが存在していた野蛮な時代からの遺 物と見なす。

4、私は、全ての国や全ての州が、民族・言語・宗教の名前ではなく、中立的地名を持たなければならないと認識している。というのはまだ多くの国が古い国か ら付けている民族名の国名が、その出身と思われる一つの民族が他の出身の民族の上に立つ支配者であると見なす、主な理由になっているからだ。そういう国が 中立的地名を受け入れるまでその時まで、私は少なくとも同じ信条を持つ人との会話ではそれらの国々をそれらの首都に「国」や「州」などの言葉をつけて呼ば なければならない。

5、私は、個人の人生において全ての人間が、その最も快適な言語や方言を話し、その最も満足の行く宗教を信じる、完全で論争の余地の無い権利を持っている と認識している。しかし違う言語や宗教の人と連絡しあう場面では、人は中立的な言語を使うように努め、中立的な倫理や風俗に従い生きなければならない。私 は同じ国民や同じ市民のためには住民の多くが話している国家の言語や文化言語が中立言語の役割を果たしていると認識している。しかしそれは多数民族への少 数民族の便宜上の譲歩であり、それを被支配民族が支配民族に負った屈辱的な貢物ではないと見なさなければならない。私は、多様な民族間で戦っている場所で は望まし くは公共機関で中立的人間言語が使われるべきであり、少なくともそこでは、全ての希望者が文化を学び排外主義的ではない中立的人間精神でその子どもを教育 させることができるように、民族的な文化機関の他に特別な学校や中立的人間言語の文化機関が存在すべきだ、と認識している。

6、人間相互の対立は「民族」の名前よりも「人類」の名前をより立てるまでは止まらない、また民族というとても不正確な言葉がしばしば民族的排外主義や紛 争・不正使用の原因を与えたために、しばしば同じ国の子どもや同じ民族の間でさえ敵対的に分断させている。と私は認識しているために、私は自分をどこの民 族に属していると見なしているのかという問いには、私はこう答える。「私は人類人である」と。私の国や州や出身や宗教を特に聞かれたときだけ、それについ ての正確な答えを与える。

7、私は私が産まれた国を祖国と呼ぶ。私はずっと定住している国を郷国と呼ぶ。しかし「国」という言葉の曖昧さが原因で「祖国」や「故国」などの言葉もと ても不正確 であり、しばしば紛争や対立の原因になっているし、同じ区画に住む子どもの間でも敵対的に分断している。それゆえに疑わしい事態では、私はそのような不正 確な言葉を避け、代わりにより正確な「父祖之国」「父祖之地」「父祖之市」「居住国」「居住地」「居住市」などの正確な言葉を使う。

8、私はその人間がどんな出身や言語や宗教や社会的役割を持っていようとも、私の全ての同郷人の利益への奉仕活動を愛郷主義と呼ぶ。一つの民族の利害のた めへの特別な奉仕活動や異郷人に対する敵対心を愛郷主義とは決して呼 ばない。私は自身の郷土や家庭への深い愛情は、全く自然で共通な全人類の事象である。 そしてただ異常な外部の状況だけがその全ての自然な感情を麻痺させることができる。そしてもし私の家庭で全ての活動が一つの特定の民族の都合や栄光のため に悪用され、それが私の社会活動への熱意を麻痺させ、私に別の郷土を熱望させたとしても、私は失望してはならない。しかし信条により、郷土の異常な状態は 遅かれ早かれ過ぎ去り、私の同郷人の不公平さが麻痺させた熱意を私の子や孫が完全に強化させ、楽しむだろう、と私は私自身に忠告しなければならない。

9、言語が人間にとって目的ではなく手段であること、分断の道具ではなく、統一の道具であること、言語の排外主義が人類の敵対の主要な原因の一つであるこ とを認識しつつ、どんなにそれを愛していても、私は民族の言語や方言を決して神聖なものとして見なしてはならない。それから私の軍旗を作ってはならない。 私が父母の言語について特に尋ねられた時は、子どもの頃に両親と話していた言語や方言を、排外主義ではないとしながら、言及する。私個人の言語について特 に尋ねられれば、私は決して排外主義的な意図ではないと私を導いて、私が個人的に最も会得して最も使いたい言語に言及する。しかし私の父母や個人的な言語 はそうであっても、私は同時代人が民族間の関係のために使う中立的人間言語をも会得しなければならない。それは私の責任で私の言語を他人に強要する必要の ないようにであり、非排外主義的な土台の上で私が中立的人間文化に奉仕するためである。

10、宗教は偽りの無い信条の事象だけであるべきで、継承された民族的な分断の道具の役割をしてはいないと認識しつつ、私は単にそういう宗教や私が実際に 信仰している宗教に代わりうる体系を私の宗教と名づける。しかし私の宗教がどんなものであっても、私はそれは以下のことから構成されている「人類人的な」 中立的人間の信条に従っていると告白する。

a)物質界と精神界の諸原因中の原因であり、私にとって理解できない最高の「力」を私は「Dio」(ディーオ)の名か別の名前で呼ぶ。しかし私はそれぞれ の「力」の本質は、彼の分別や心が命じるように、もしくは教団の指導のようにして提示する権利があると認識している。神に関する彼の信条が私とは別のもの であるという理由で私はそれを敵視したり迫害したりはしない。

b)本当の宗教秩序は全ての人間の心に分別のもとで存在していると認識している。そして全ての人間にとって重要であり、その秩序における強制的な信条とは 「あなたが他人に行ってもらいたいことを他人にも行え。」というものだ。その宗教のその他の全ての信条については、人間がその信条に従って、強制的な神の 御言葉と見なしたり、人類の多様で偉大な指導者たちが私たちに伝承と混ぜて与えた注解と見なしたりする権利を持っているという注釈や人間が築きその実行か 不実行かは私たちの意志に委ねられている風習のように、私は見なしている。

c)もし私が存在する啓示宗教をどれも信じないとして、私は民族的な動機だけでそれらに止まり、私の保留によって私の確信について多くの人間を誤らせ、継 承 によって幾世代にも渡る民族間の分断状態を募らせてはならない。しかし私は―私の国の法律が許可するなら―隠れることなく公式に私を「自由信仰である」と 名づけなければならない。しかしながら自由信仰を特に無神論と同一化するのではなく、むしろ私の信仰に完全な自由を与えることだ。私の住処に共同体間で合 意で整えられた、十全に組織された同じ民族からなり、教義のない、自由信仰者の共同体があるとする。それに加われば私の分別にや私の心の要求に完全に満足 するだろう。そして―堅固にそして正確に私の宗教的な中立性を固定するために、民族・宗教的な排外主義への逆戻りに反対し、無計画性や当然の帰結に反対し て私の後継者を助けるために、私はそのような自由信仰の共同体に公然と加わり、子孫代々に渡って、その中立的名称、その共同体の行事、その強制ではない中 立的人間の祝祭や風習、その中立的人間の暦などを受け入れなければならない。その時がくるまで私は産まれながらの宗教に公式に書き加えられる。しかし私 は、一時的に慣習や行政によっただけであることを示すために、いつもその宗教の名前に「自由信仰の」という言葉をつけなければならない。
L. L. ザメンホフ 1913年

Barkituro訳
【参照】
世界市民主義

【外部リンク】
D-ro Zamenhof, La Homaranismo, Asaka-syoboo, Tokio, 1970.
Homaranismo
Homaranismo.info
人類人主義:未来の共通思想
Homaranismo -Vikipedio

Revenu
Esperanto